Provincoj de Nepalo

La Provincoj de Nepalo (nepale नेपालका प्रदेशहरू; Nepalka Pradeŝaru) estis formitaj la 20-an de septembro 2015 konforme al la agendo 4 de la konstitucio de Nepalo. La sep provincoj formiĝis el la ekzistantaj distriktoj. La aktuala sistemo de sep provincoj anstataŭis pli fruan sistemon, laŭ kiu Nepalo estis dividita en 14 administrajn zonojn, kiuj estis grupigitaj en kvin disvolvaj regionoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy